Tony TAN Keng Yam (ĉine : 陈庆炎 (aŭ 陳慶炎); tamile : டோனி டான் கெங் யாம்; naskiĝinta la 7-an de februaro 1940) estas la sepa Prezidento de Singapuro, depost la 1-an de septembro 2011. Li estis parlamentano de 1979 ĝis 2006, ministrante pri diversaj fakoj (defendo, financo, artoj, komerco kaj industrioj). Lin menciis Lee Kuan Yew kiel sian unuan elekton por posteulo kiel ĉefministro, sed Tan malakceptis la nomumon.[1] De 1991 ĝis 1995 li forlasis la ministradon por gvidi la Transmaran Ĉinan Bankan Korporacion antaŭ ol reveni kiel vicĉefministro (ĝis 2005). [[
Forlasinte la parlamenton en 2006, Tan fariĝis Ĉefdirektoro kaj Vicprezidanto de la Investa Korporacio de la Singapura Registaro, kaj Prezidanto de Singapore Press Holdings Limited (SPH). Li servis ankaŭ kiel Prezidanto de la Nacia Esplora Fondaĵo de Singapuro, kaj Vicprezidanto de la Konsilio por Esplorado, Novigado kaj Entreprenado[2] En julio 2011, li demisiis el tiuj postenoj por kandidatiĝi je la prezidenteco. Li ricevis 35,2% el la balotoj, venkante je marĝeno de nur 0,34% super la duaranga Tan Cheng Bock.[3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search